Bagnes

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Bagnes
Remove ads

Bagnes estas komunumo en la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 7807 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Le Châble.

Rapidaj faktoj eksa komunumo de Svislando • kvartalo, Ĝemelurboj Mishicot vd ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Bagnes situas en franclingva Suba Valezo. La komunumo estas laŭ areo la plej granda komunumo de Kantono Valezo kaj post Glaruso Sudo kaj Davos la tria plej granda komunumo de Svislando. La komunumo etendiĝas en la Valo de Bagnes, tra kiu fluas la orienta brako de la rivero Dranse, kiu fontas el Mont-Durand-Glaĉero en sudo de la komunumo kaj trafluas la baraĵlagon Lago de Mauvoisin. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bontachiesse, Bruson, Champsec, Fionnay, Fontenelle, Le Châble, Le Cotterg, Le Fregnoley, Les Places, Le Sapey, Lourtier, Mauvoisin, Mayens de Bruson, Médières, Montagnier, Prarreyer, Sarreyer, Verbier, Versegères kaj Villette.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 282,26 km², de kiuj 15,3% estas kovritaj de arbaro, 11,7% servas por agrikulturo kaj 2,1% por setlado. Pli ol 70% de komunuma teritorio konsistas el altmontara decerto kaj glaĉeroj. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bagnes limas en nordo al Saxon, Riddes kaj üNendaz, en oriento al Hérémence kaj Evolène, en sudo al Bionaz (Italio) kaj Ollomont (Italio), kaj en okcidento al Bourg-Saint-Pierre, Liddes, Orsières, Sembrancher kaj Vollèges.

Trafiko

Al Bagnes kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 204 de Martigny tra Sembrancher. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de proksimume 20 km en Martigny. Al Le Châble kondukas mallarĝspura fervojo ek de Martigny. De Le Châble poŝtaŭtolinioj kondukas al Bruson, Fionay, Lourtier, Mauvoisin kaj Verbier.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bagnes datiĝas el la jaro 1150 kiel Banie. Bagnes apartenis dum mezepoko al la Grafolando Savojo. En la jaro 1150 ĝi estis akirita de la Abatejo Saint-Maurice kaj post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Abatejo Saint-Maurice. Ek de 1798 ĝi apartenas al la Distrikto Entremont. En la jaro 1844 en Corberaye okazis sanga konflikto inter konservuloj kaj radikalujoj. Ĝis 1957 la komunumo Bagnes estis federacio de vilaĝoj, kiuj estis nomitaj sekcioj aŭ kvartaloj. Ankoraŭ ĝis 1971 la membroj de la komunuma konsilio reprezentis siajn sekciojn.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads