Vilmos Schulhof

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Vilmos Schulhof [vilmoŝ ŝulhof], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulhof Vilmos estis hungara kuracisto, balneologo, reŭmatologo. Lia frato estis Ödön Schulhof.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Vilmos Schulhof naskiĝis la 10-an de junio 1874 en Budapeŝto. Li mortis en julio de 1944 en la koncentrejo (ekstermejo) en Auschwitz (Aŭŝvico).

Remove ads

Biografio

Vilmos Schulhof devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li laboris komence en Berlino, poste en Budapeŝto. Inter 1901 kaj 1905 li laboris en balneologia hospitalo en sia naskiĝurbo, poste en Hévíz. En 1911 li establis privatan balneologian instituton. En 1944 li estis deportita, poste li estis viktimo de la holokaŭsto en la koncentrejo en Auschwitz (Aŭŝvico).

Remove ads

Elektitaj kontribuoj

  • Gégészeti tapasztalatok (1899)
  • Rhino-pharyngologiai tapasztalatok (1901)
  • Ujabb gyógyszerek inventariuma. I-III. (1905-1907)

Memorigiloj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads