Vimperk

urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Vimperkmap
Remove ads

Vimperk estas urbo en Ĉeĥio kun 7 289 loĝantoj (2025). Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Prachatice, ĉe la ĉefa ŝoseo inter Prago kaj Munkeno. Protektita urba zono (bildo[rompita ligilo]) kaj turisma elirpunkto al la Nacia parko Šumava.

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borová Lada, Bohumilice, Horní Vltavice, Čkyně, Buk, Kubova Huť, Zdíkov kaj Svatá Maří.

Remove ads

Etimologio

La nomo de la urbo devenas de la origina germana nomo Winterberg (Vintra monto).

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...
Remove ads

Vidindaĵoj

Thumb
Historia kerno de la urbo vidata el la kastelo
  • renesanca kastelo (origine gotika burgo) – sidejo de la urba muzeo (daŭraj ekspozicioj pri naturo en la nacia parko Šumava, pri libropresarto kaj vitraĵarto) - alirebla ekde majo ĝis oktobro (bildoj[rompita ligilo])
  • gotika preĝejo de Vizito al Virgulino Maria kun relikvujo de Sankta Innocenc (bildo[rompita ligilo])
  • gotika sonorilejo el 1500 (bildo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine)
  • malfrugotika muregaro el 1479 kun bastionoj kaj Nigra turo(bildo[rompita ligilo])
  • tombeja preĝejo de Sankta Bartolomeo, fondita fine de la 13-a jarcento, novgotike rekonstruita, kun valoraj malfrugotikaj surmuraj pentraĵoj (bildoj[rompita ligilo])
  • historiaj urbanaj domoj (bildo[rompita ligilo])
  • lignaj domoj n-roj 11, 16 kaj 18 (tipaj ekzemploj de la montara arkitekturo de Šumava) (bildo[rompita ligilo])
  • minimuzeo de la t.n. Ora pado (grava mezepoka komerca salvojo) (bildo[rompita ligilo])

Partoj de urbo

Aranĝoj

  • somere - internacia festivalo de akordeonistoj, internacia pupteatra festivalo, bierfesto, semajnfinaj veturadoj per t.n.nostalgiaj trajnetoj
  • septembro - urba historia festeno
  • oktobro - NaturVision - internacia filmfestivalo pri bestoj

Sporto

  • en proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo densa reto de signitaj padoj por piedmigrado kaj biciklado
  • skiaeralo Vodník por skikurado
  • akvosportoj sur la supra parto de la rivero Vltava
  • ĉevalrajdejoj
  • vintra stadiono

Ĝemelurboj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads