Vinzel
komunumo en Kantono Vaŭdo en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vinzel estas komunumo en la distrikto Nyon en kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 342 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Remove ads
Geografio
La komunumo Vinzel situas sur la suda flanko de la monteta ĉeno inter la Ĵurasa Montaro en nordo kaj la Lago Lemano en sudo, proksimume 8 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefloko Nyon kaj 15 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vinzel kaj la vilaĝeto La Tuilière en sudo de la komunumo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,09 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 67,0% servas por agrikulturo kaj 12,8% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Vinzel limas en nordo al Burtigny, en oriento al Bursins, kaj en sudo kaj okcidento al Luins.
Trafiko
Tra Vinzel pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Nyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas tra la suda pinto de la komunumo, troviĝas tri kilometrojn sudokcidente apud Gland. Pere de poŝtaŭtolinio de Rolle al Gland la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Vinzel datiĝas el la jaro 1145 kiel Vyncgel kaj Vynciel. Dum mezepoko la vilaĝo estis dividita inter diversaj feŭdoj kaj apartenis al la Senjorujo Rolle. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la berna Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Rolle kaj surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




