Virgulinjo Saltada
pentraĵo de Johann Wolfgang Richter From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Virgulinjo Saltada (ĉeĥe Panenka Skákavá) estas popoliĝinta diraĵo esprimanta miregon. Ĝi devenas el la miskomprenita nomo de bildo de Virgulino Maria skoka.
Bildo de Virgulino Maria skoka
En ĝis nun ekzistanta preĝejo de la pereinta Skoky u Žlutic estis lokigita foje tre konata kaj de dekoj mil pilgrimantoj adorata baroka bildo de "passaua" Virgulino Maria – do bildo de Virgulino Maria Helpantino el Skoky. La skokan bildon pentris en la jaro 1717 por tiam konstruita kapelo en Skoky la toužima pentristo Johann Wolfgang Richter. Ĝi bildigas motivon de la passaua altaro kun mirakla bildo de Virgulino Maria Helpantino. (Mariahilf).
Remove ads
Deveno de la diraĵo
La deveno de la nomo de municipo

La frazo povas esti derivita de loka markigo de la nomo de l' pereinta municipo Skoky u Žlutic. Per mallongigo estiĝis popola ĉeĥa diraĵo Panenka skokovská (en traduko Virgulinjo Skoka) aŭ "Panenka ze Skoků" (en traduko Virgulinjo de Skoky) – per miskompreno poste "Panenka Skákavá".[1] (en traduko Virgulinjo Saltada).
La deveno de la lokigo de bildo
La frazo povis estiĝi ankaŭ en konekso kun nekutima solvo de la lokigo de la bildo sur ĉi tiea ĉefa altaro.[noto 1] La bildo ĉi tie ne estis lokigita firme, sed ĝi estis pendigita en aparta kurteno, kiu ebligis horizontalan movon de la bildo inter la altara kadro kaj la malantaŭa muro de la altara prospekto. En la paso de diservo la bildo moviĝis, de tempo al tempo dum tiu ĉi manipulado povis okazi al "saltetado" de la bildo.
Remove ads
La diraĵo en literaturo kaj presaro
La diraĵo estiĝis verŝajne jam en la 2-a duono de la 18-a jarcento, te. poste, kiam la adorata bildo estis ĉi tie lokigita. El la aspekto "panjo saltada" en presaro ĝi aperas en la jaro 1867 (en donita ekzemplero ripetite).[2] En la jaro 1871 František Ferdinand Šamberk uzis ĝin en sia farso Sedmašedesátníci. Ĝian pli tufan aspekton "panjo saltada kaj paĉjo lamanta" (ĉeĥe: "matičko skákavá a tatíčku kulhavej") uzis Karel Matěj Čapek-Chod en romano Vilém Rozkoč (la unua eldono en 1929).[3] En hodiaŭ plej ofta aspekto "virgulinjo saltada" ni trovos ĝin ekzemple en Devatero pohádek de Karel Čapek (la unua eldono en 1932).[4]
La uzon de la diraĵo Virgulinjo saltada eblas en la ĉeĥa presaro trovi ekde la 19-a jarcento kiel ilustrado de popola parolo.[5]
Interesaĵo
Tradukisto Prokop Miroslav Haškovec uzis ripetiite relative novan diraĵon "Panjo saltada" dum traduko de franca renesanca romano el la jaroj 1532–1564 Gargantua kaj Pantagruel. Kun celo alproksimigi al la ĉeĥa leganto sonigon de la devena teksto li tiel parafrazis la devenan francan vortludon.[6] Rabelais nome uzis ekvokon par la Mer Dé (en senco ĉe Dipatrino), kies parto dum elparolo eksonos kiel la franca ekspresiva merde.[7]
Remove ads
Ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads