Virtembergo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Virtembergo
Remove ads

Virtembergo (foje nomata "Virtembergio", laŭ PIV "Vurtembergo"), germane Württemberg, estas historia teritorio en sudokcidenta Germanio kun la ĉefurbo Stutgarto. Ekde la 12-a jarcento ĝis 1495 ĝi estis graflando de la Sankta Romia Imperio, poste duklando. En 1806 ĝi estis rangaltigita al reĝlando kaj membris en la Rejna Federacio. Ekde 1871 ĝi estis membro-ŝtato de la Germana Imperiestra Regno. En la Novembra Revolucio 1918 ĝi estis deklarita Freier Volksstaat Württemberg = "Libera Popola Ŝtato Virtembergo" = "Respubliko Virtembergo", kiel lando de la Vajmara Respubliko. En 1945 ĝi estis dividita en la du partojn Württemberg-Baden (kune kun la norda parto de Badeno) kaj Württemberg-Hohenzollern. En 1952, la tri landoj Badeno, Württemberg-Baden kaj Württemberg-Hohenzollern estis unuigitaj al la nuna federacia lando Baden-Virtembergo.

Thumb
Reĝlando Virtembergo 1810–1918
Rapidaj faktoj Origina nomo:, 1. Königreich Württemberg2. Freier Volksstaat Württemberg ...
Remove ads
Remove ads

Reĝoj de Virtembergo

Vidu ankaŭ

Thumb
Virtembergo en la Vajmara Respubliko (1918-1933)
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads