Vispo
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vispo (germane Visp, france Viège, alemane Fischp) estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la Distrikto Visp, Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 6788 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Remove ads
Geografio
Vispo situas en Supra Valezo kaj formas kun Brig-Glis aglomeraĵon. Vispo pro la kemiindustrio (Lonza Group) kaj aliaj pli malgrandaj entreprenoj la ekonomia centro de Supra Valezo. La komunumo situas ĉe la enirejo al la Mater-Valo kaj la Saas-Valo.
Trafiko
Vispo estas ekde la 31-a de decembro grava fervojnodo ĉar ĝi situas ĉe la suda elirejo de la baza tunelo de Lötschberg, kiu ligas Kantonon Bernon kaj Kantono Valezo kaj estas unu el la du ĉefaj nord-sud-konektoj tra la Alpoj. Oni en Visp devas ŝanĝi la trajnon al la Matterhorn-Gotthard-Fervojo por alveturi la turismajn regionojn en Zermatt kaj la Saas-Valo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Unterbäch datiĝas el la jaro 1034 kiel Vesbia. En la jaro 1972 la antaŭa komunumo Eyholz estis kunigita kun la urbo Visp. [1]
Konataj personecoj
Joseph S. Blatter, prezidanto de FIFA, naskiĝis la 10-an de marto 1936 en Visp.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads