FIFA

internacia sport-rega organizaĵo pri futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia

FIFA
Remove ads

La Fédération Internationale de Football Association (esperante Federacio Internacia de Futbalo Asocia) aŭ simple FIFA estas metaorganizaĵo, internacia sporta federacio kaj la rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia ĉefsidejo estas Zuriko, Svislando.

Rapidaj faktoj Federacio Internacia de Futbalo Asocia, Komenco ...

La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:

FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:

  1. FIFA Mondpokalo
  2. Olimpika Futbal-Turniro
  3. Futbala Mond-Ĉampionado Junulara
  4. Futbala Mond-Ĉampionado Sub-17-jaraĝa
  5. Virina Mondpokalo de FIFA.
  6. Futbala Virina Mond-Ĉampionado Sub-19-jaraĝa

FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.

La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbalo-Asocio, la Skota Futbalo-Asocio, la Kimra Futbalo-Asocio kaj la Irlanda Futbalo-Asocio.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Pliaj informoj Internacia Futbalo ...
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads