Vitalismo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vitalismo
Remove ads

La termino vitalismo unuflanke aludas al la filozofia doktrino kiu postulas, ke la vivaj organismoj estas karakterizataj pro tio ke posedas vivan forton aŭ elanon kiu diferencas ilin fundamente disde el la neanimataj estaĵoj.[1] Tradicie ĝi estas priskribita kiel nemateria specifa forto, diferenca el la energio studita de la fiziko kaj de alia tipo de sciencoj, kiuj, agante pri la organizita materio, rezultus en vivo kaj sen kio estus neebla ties ekzisto. Tiu fizika fundamento en ties plej pura senco troviĝas aktuale malakceptita,[2][3] tamen, ĝi trovas bazon ankaŭ en fundamentoj kaj antropocentraj aŭ raciistaj, inter aliaj.

Thumb
Portreto de Xavier Bichat, franca kuracisto, anatomo, patologo, fiziologo, histologo, plej bone celebrita kiel la patro de la moderna histologio kaj priskriba anatomio kaj defendanto de vitalismo.

Duaflanke, la termino povas aludi ankaŭ al tio kion Scott Lash kaj aliaj aŭtoroj nomas "defendo de la vivo".[4] Tiele ĝi estus uzata ankaŭ de movadoj kiaj animalismo,[5] la kontraŭbortismo,[6] la kontraŭmilitarismo, la ekologiismo, la pacismo[7] aŭ la vegetarismo, sed ankaŭ fare de fakuloj pri la verkaro de pensuloj kiel Friedrich Nietzsche[8]Henri Bergson,[9]José Ortega y Gasset.[10] La orientaj rezultoj de tiu dua difino devenus el la fakulo de Ĝajnismo nome Mahavira en Oriento, kiu kombinis la asketismon de Pārśvanātha kun la instruoj de la naturalismaj "ājīvika", termino kiu, en sanskrito, signifas "vivuloj".

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads