Vodňany
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vodňany estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice, duonvoje inter urboj Strakonice kaj České Budějovice. Ĝi ekestis ĉe orplacerejoj ĉe la rivero Blanice inter la 12-a kaj 13-a jarcentoj. En 2025 ĝi havis 7 383 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Protivín, Dříteň, Libějovice, Krašlovice, Stožice, Číčenice, Bavorov, Chelčice, Pohorovice kaj Skočice.
La urbo estas konata precipe pro sia fiŝkaptista kaj fiŝlaga tradicio.
Kvankam plejparton de la historiaj memorindaĵoj neniigis granda incendio en 1722, Vodňany povas fieri pro mezepoka muregaro kun defendobastionoj kaj akvofosaĵo. Dominanto de la historia urbocentro kun ampleksa kvadrata placo kaj konservitaj urbanaj domoj, malnova ponto, baroka statuo de Sankta Johano el Nepomuk, monumento de Petr Chelčický, kaj statuo de Jan Žižka estas gotika preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria el la 14-a jarcento.
En la urbo funkcias Urba muzeo kaj Urba galerio.
Remove ads
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Partoj de urbo
- Čavyně (k. t. Čavyně)
- Hvožďany (k. t. Hvožďany u Vodňan)
- Křtětice (k. t. Křtětice)
- Pražák (k. t. Vodňany)
- Radčice (k. t. Radčice u Vodňan)
- Újezd (k. t. Újezd u Vodňan)
- Vodňanské Svobodné Hory (k. t. Vodňany)
- Vodňany I (k. t. Vodňany)
- Vodňany II (k. t. Vodňany)
Ekde la 1-a de januaro 1976 ĝis la 31-a de decembro 1992 apartenis al la urbo ankaŭ Křepice kaj Libějovické Svobodné Hory kaj ekde la 1-a de aprilo 1980 ĝis la 23-a de novembro 1990 ankaŭ Kloub.
Remove ads
Partnerkomunumo
Vodňany havas komunuman partnerecon kun la komunumo Aarwangen en la samnoma distrikto de Kantono Berno en Svislando.
Pluaj fotoj
- Gotika preĝejo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads