VolDom
loĝejo de la voluntuloj de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La volontula domo aŭ VolDom estas la domo en kiu loĝas la volontuloj de TEJO. Estas planita translokigi la Centran Oficejon de UEA (CO) al la suba etaĝo de VolDom.
Historio
Sekve de Estrara decido el februaro 2016, Universala Esperanto-Asocio aĉetis en aŭtuno de 2016 loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.
Tia spaco estas bezonata laŭ la tiama Ĝenerala Direktoro de UEA, Veronika Poór, ĉar kaj UEA kaj TEJO volas plimultigi la volontulojn en la Centra Oficejo: "La bonfarto de niaj volontuloj estas tre grava prioritato, kaj ni opinias ke la nova domo helpos krei taŭgajn kondiĉojn por ili".
La aĉeto de domo estas laŭ Martin Schäffer, tiama Ĝenerala Sekretario de UEA, ankaŭ prudenta financa investo. Per lupagoj UEA ricevos pli ol ĝi povus gajni per ordinara bankdepono.[1]
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads