Volfgango el Ratisbono

germana sanktulo From Wikipedia, the free encyclopedia

Volfgango el Ratisbono
Remove ads

Volfgango el Ratisbono (germane Wolfgang von Regensburg; naskiĝis ĉirkaŭ 924 apud Reutlingen, eble en Pfullingen, mortis la 31-an de oktobro 994 en Pupping) estis kapitula instruadestro (magister scholarum), misiisto kaj ekde 972 episkopo de Ratisbono (germane Regensburg). Li sanktuliĝis en 1052.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Vivo

Post trejniĝi en Reichenau kaj Würzburg li frokuliĝis en 964 ĉe Monaĥejo Einsiedeln. Ĉi tie li aktivis kiel lernejestro kaj dekano inter 966 kaj 970/971. Poste li dediĉis sin al la kristanigo de la hungaroj. En 972 li nomumitis episkopo ratisbona kaj antaŭenigis la kreon de la diocezo de Prago. Kelkan tempon li vivis kiel ermito en la poste por li nomita loko Sankt Wolfgang im Salzkammergut. Li mortis vojaĝante al Orienta Markio.

Thumb
germana poŝtmarko kun Volfgango-portreto, 1994

Papo Leono la 9-a deklaris lin sanktulo en 1052 en Ratisbono mem. Volfgango iĝis patrono de la kamparanoj kaj lignodehakistoj kaj estas ĝenerala helpanto el mizero.[1] Lia kulto floris ekde la malfrua mezepoko en Suda Germanujo, Aŭstrio kaj Svislando (ekz. en Einsiedeln, en la volfganga pilgrimejo en Düdingen). Lia latinlingva hagiografio Legenda sancti Wolfgangi laŭ la verko Vita Sancti Wolfgangi de Otloh (el la ratisbona Emmeram-monaĥejo) estis presita en 1475 fare de la franciskanoj de Burgdorf. Ĝi estis verkita en la 11-a jarcento.

Remove ads

Fontoj

  • Ernst Tremp: "Wolfgang (Heiliger)", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads