Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo
fakinstitucio de la Unuiĝintaj Nacioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (MOIP) (angle World Intellectual Property Organization (WIPO), france Organisation Mondiale de la Propriété Intellectuelle) estas internacia organizo, fondita en 1967, por "protekti la intelektan propraĵon en la tuta mondo kaj instigi, antaŭenmovigi la kreajn agadojn". En la organizo membras 193 landoj.
Remove ads
Historio
Ĝia agado baziĝas sur internaciaj konvencioj, subskribitaj en 1883 en Parizo (pri industria propraĵo) kaj en 1886 en Ĝenovo (pri intelektaj propraĵoj). La MOIP iĝis organo de UN sep jarojn post sia fondo.
Taskoj
Ĝi celas protekti la rajtojn pri patentoj, markoj, industria formokreado, teĥnologiaj antaŭskriboj, markigo de deveno, same la verkajn rajtojn en literaturo, muziko, arto, kino, nome aŭtorrajtoj.
Oficiala paĝaro
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads