Wes Moore

Usona politikisto, investbankisto, aŭtoro kaj televida produktoro; Guberniestro de Marilando ekde 2023 From Wikipedia, the free encyclopedia

Wes Moore
Remove ads

Westley Watende Omari "Wes" MOORE (naskita la 15-an de oktobro 1978 en Takoma Park, kantono Montgomery, Marilando) estas usona investbankisto, aŭtoro, televidproduktoro kaj Demokrata politikisto.[1] Li servas kiel Guberniestro de Marilando ekde la 18-a de januaro 2023, iĝante la unua afrik-usonano por servi en tiu ĉi posteno kaj la tria afrik-usonano, post Douglas Wilder kaj Deval Patrick, elektita guberniestro de iu ajn usona ŝtato.[2][3]

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Moore estas la aŭtoro de The Other Wes Moore kaj The Work, ambaŭ furorlibroj de la New York Times. Li ankaŭ prezentis Beyond Belief ĉe la Oprah Winfrey Network, kaj ankaŭ estis administra produktanto kaj verkisto de Coming Back with Wes Moore ĉe PBS.[4]

Moore estas la fondinto kaj ĉefoficisto de BridgeEdU, socia entrepreno dediĉita al helpado de studentoj transiri al ilia unua jaro de universitato.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads