Wichita (Kansaso)

urbo en Kansaso, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Wichita (Kansaso)
Remove ads

Wichita, fojfoje nomata "Ĉefurbo de la Aero," estas la plej granda urbego de la usona ŝtato Kansaso pro sia surfaco, kaj la 51-a plej granda de la tuta Usono. Ĝi estas administra centro de Kantono Sedgwick, krome ĝi estas la ĉefa urbo de sia urbaro. La urbo estas centro de aviofabrikado, sidejo de ses grandaj aviofarantaj kompanioj, kaj ankaŭ la bazo flugarmea McConnell Air Force Base.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Panoramo en Wichita
Thumb
Riverbordo en Wichita

Geografio

Wichita situas ĉe piedoj de montoj laŭ Arkansaso en la meza landparto de Usono, en la meza (iom sudorienta) parto de la subŝtato. Oklahomaurbo troviĝas 253, Kansasurbo (Kansaso) 291, Denvero 707 km.

Historio

Tiu areo funkciis kiel komercocentro por nomadaj ĉashomoj dum almenaŭ 11,000 jaroj. La unua eŭropa vizito fare de Francisco Vásquez de Coronado okazis en 1541. En la 18-a jarcento francaj komercistoj, poste usonanoj alvenis. Wichita estis fondita en 1863 kaj ĝi urbiĝis en 1870. Tiutempe jam fervojo atingis la urbon, kiu estis merkato de brutoj. En la 20-a jarcento aviadilopioniroj komencis projektojn, kiuj kaŭzis la establadon de Wichita kiel la "Aero-Kapitalo de la Mondo". En 1914 petrolo estis malkovrita en la proksimo. La grandurbo travivis loĝantar-eksplodon dum la 2-a mondmilito kiam ĝi iĝis grava produktadocentro por aviadiloj.

Trafiko

El Wichita trajnoj kuras al Kansasurbo kaj Oklahomaurbo, aŭtovojoj al Oklahomaurbo, Topeka kaj Nebrasko. La urbego havas 2 publikajn kaj ankaŭ privatajn flughavenojn.

Klimato

Wichita situas en subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 8-20 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 34 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe −6 °C. Jare pluvas po 830 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo (vintre foje neĝo) kulminas en junio kaj malkulminas en januaro. Foje grandaj ŝtormoj trafas la urbegon, ekzemple en 1965, 1991, 1999, 2012.

Vidindaĵoj

Thumb
Historia muzeo en Wichita

Servoj

Ekonomio

La ĉefsidejo de la korporacio Koch Industries situas en Wichita.

Ĝemelurboj

Thumb
Larĝa panoramo de Wichita

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads