Sinino

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sinino
Remove ads

Sinino, ĉine 西宁/西寧 estas prefektujnivela milionurbo, ĉefurbo de Ĉinghajo kaj ankaŭ universitata urbo en Ĉinio. La loknomo signifas: "paco en la okcidento". La municipo administras ankaŭ 8 distriktojn kaj vilaĝojn.

Thumb
Vojo en Sinino
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

Sinino etendiĝas laŭ rivero en altebenaĵo, en centro de la lando. Lanĝoŭo troviĝas proksimume 200 km.

Historio

Historio de Sinino komenciĝis proksimume iomete antaŭ Kristo. Tiam la loko estis grava haltejo de karavanoj laŭ la norda silka vojo. Oni liveris lignojn, lanojn kaj salojn. Tial dum la historio diversaj regantoj volis kontroli la urbon. Ekde la 7-a jarcento Sinino iĝis ankaŭ grava religiema centro de la budhismo el Tibeto. En 1927 granda tertremo okazis. Precipe dum la socialismo la urbo industriiĝis.

Remove ads

Ekonomio

En Sinino oni okupiĝas precipe pri teksaĵoj, felo, viando, lakto, salo.

Klimato

Sinino havas sekan kaj altmontan klimaton. Jare pluvas po 374 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas, nur inter majo-septembro pluvas.

Trafiko

La fervojo atingis Sininon en 1959. La urbo havas flughavenon kaj aŭtovojon.

Vidindaĵoj

Thumb
Moskeo en Sinino
Thumb
Vojo en Sinino
  • Angla Vikipedio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads