Zeitz
komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Zeitz estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 28 328 loĝantojn sur areo de 87,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 325 loĝantoj/km².

urbodomo kun urbodoma turo
La teritorio havas komunan limon interalie kun Teuchern, Hohenmölsen, Elsteraue, Kretzschau, Gutenborn, Schnaudertal kaj Starkenberg. Ĝis la 1-a de januaro 2010, kiam la lastaj du el antaŭe pluraj membraj komunumoj iĝis parto de la urba teritorio, Zeitz estis la centro de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj formale sendependaj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Zeitzer Land.
La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.
Remove ads
Historio
En Zeitz estis iam la sidejo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz. En 1945 nomumis la usonaj okupadtrupoj la eldoniston Arthur Jubelt urbestro kiu murdigitis du jarojn poste en la sovetia speciala internigejo Buchenwald.
Elstaruloj
- Peter Merseburger, ĵurnalisto
Eksteraj ligiloj
bavareca bierejourbodomo |
urbodomo kun urbodoma turo |
historia urbocentro kun domoj de strato Messerschmiedestraße |
historia urbocentro kun domoj de strato Kalkstraße |

kastelo Moritzburg

panoramo meze de la 17-a jarcento
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads






