Prescott
urbo de Arizono, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Prescott (/ˈprɛskət/ [PRESS-kət]) estas urbo en centra Arizono.[1] Ĝi estas ĉefurbo de la kantono Yavapai.

Laŭ censo de 2020-04-01, Prescott havis 45 827 loĝantojn.[2] Ili loĝas sur areo de 116,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 392 loĝantoj/km².
Remove ads
Historio
En 1864, Prescott estis la ĉefurbo de la Arizona Teritorio. En 1867 la Teritoria Ĉefurbo translokiĝis al Tucson sed Prescott denove iĝis la Teritoria Ĉefurbo en 1877, ĝis Fenikso iĝis la ĉefurbo en 1889.[3]

Prescott komenciĝis kiel ora kaj arĝenta minurbo.[4] Prescott estis stereotipa "sovaĝokcidenta" urbo dum la 1800-aj jaroj kun famaj loĝantoj kiel Doc Holliday kaj Virgil Earp de la interpafado ĉe la O.K. Korto.[??] Loĝantoj estis regule en konflikto kun indiĝenaj amerikanaj triboj, inkluzive de la javapajoj kaj la apaĉoj.
La ligna minurbo tute forbruliĝis trifoje en la fruaj 1900-aj jaroj kaj poste rekonstruita el briko.
Prescott estas hejmo de la fama "World's Oldest Rodeo" ("La plej malnova rodeo de la mondo") kiu estas okazigita ĉiujare ekde 1888 kaj gastigas 35 000 turistojn ĉiujare.[5][6]

Remove ads
Geografio
Prescott estas en la montoj Bradshaw de centra Arizono, ĉe alteco de 1 600 m. La urbo havas mediteranean klimaton (Köppen Csa) kaj humidan subtropikan klimaton (Köppen Cwa); tamen, malsimile al la plej multaj aliaj lokoj en tiu klimatklaso, ekzistas somera pluvsezono pro la Nordamerika Musono.
Proksimaj urboj
- Prescott Valley (Valo de Prescott)
- Chino Valley (Valo de Ĉino)
- Dewey-Humbolt
- Mayer
- Paulden
- Wilhoit
- Williamson Valley (Valo de Williamson)
La rezervejo de la Yavapai-Prescott Indianoj situas en parto de la limoj de Prescott.
Ĝemelurboj

Referencoj kaj notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




