Zillis-Reischen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Zillis-Reischen
Remove ads

Zillis-Reischen (en la romanĉa lingvo Ziràn-Reschen) estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Zillis-Reischen situas oriente de la Malantaŭa Rejno en la mezo de la komunumaro Schams. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Zillis kaj Reischen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Zillis-Reischen limas en nordo al Sils en Domleschg, en nordoriento al Mutten, en oriento al Stierva, en sudoriento al Salouf, en sudo al Andeer, en okcidento al Donat, en nordokcidento al Lohn, kaj en nordnordokcidento al Rongellen.

Trafiko

Tra Zillis-Reischen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Thusis tra San-Bernardino-Pasejo al Tiĉino kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon en Reischen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Thusis al Biasca.

Vidindaĵoj

Fame konata estas en Zillis la preĝejo Sankta Marteno pro sia pentrita ligno-kampo-plafono el la 12-a jarcento.

Historio

La komunumo Zillis-Reischen kreiĝis en la jaro 1875 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Zillis kaj Reischen.

La unua dokumenta mencio de Zillis datiĝas el la 9-a jarcento kiel Ciranes.[1] Reischen menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1219 kiel Rexeno.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads