Zoltán Szitnyai

From Wikipedia, the free encyclopedia

Zoltán Szitnyai
Remove ads

Zoltán Szitnyai [sitnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szitnyai Zoltán estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

Zoltán Szitnyai naskiĝis la 27-an de majo 1893 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 11-an de junio 1978 en Salzburg (Aŭstrio).

Remove ads

Biografio

Zoltán Szitnyai akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1917 kaj 1927 li estis ŝtata oficisto en Győr, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Li kontribuis ekzemple en Nyugat kaj Napkelet. En 1934 li edziĝis. En 1945 la tribunalo kondamnis lin pro kontraŭkomunismo, sed post unu jaro li ricevis amnestion. En 1949 li rifuĝis al Aŭstrio, poste li vivis en Salzburg. Li daŭris la publikadon, li ricevis tian premion en 1958, kiun la migrantaj-rifuĝintaj hungaroj fondis.

Remove ads

Elektitaj publikaĵoj

  • Az én arcom (noveloj, Győr, 1916)
  • Élni akarok (romano, Budapeŝto, 1929)
  • Hodinai Hodinák (romano, Budapeŝto, 1936)
  • 5-ös számú őrház (scenarlibro, Budapeŝto, 1942)
  • Titkok tolvaja (romano, Munkeno, 1951)
  • Háború van, háború (romano, Cleveland, 1966)
  • A sátán követe (romano, Munkeno, 1977)

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads