Bestoĝardeno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bestoĝardeno
Remove ads

Bestoĝardenozoologia ĝardeno (mallongigite zoo) estas kolekto de vivantaj, origine sovaĝaj, bestoj, kaptitaj en kaĝoj aŭ malantaŭ vitro por montri al la publiko. Pli kaj pli da bestoĝardenoj ankaŭ celas helpi pluvivi certajn speciojn kiujn minacas formorto. Tiaj bestoĝardenoj provas bredi bestojn kaj poste liberigi ilin en la medio.

Zoo alidirektas ĉi tien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Zoo (apartigilo).
Thumb
Unu el la plej konataj usonaj zoologiaj ĝardenoj en Bronkso
Thumb
Siberiaj tigroj en la bestoĝardeno de Amersfoort
Thumb
Okapioj en la Bestoĝardeno de Berlino

En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 3000 bestoĝardenoj.

Remove ads

Esperanta vorto "zoo"

Zoo povas esti mallongigo de zoologia ĝardeno. Ĝi ankaŭ estas internacia afikso el la malnovgreka lingvo kun la signifo "besto", do en Esperanto ĝi aperas kiel ne-oficiala ŝajnprefikso (zoologio, zooteĥniko, zooforma ktp) kaj foje kiel ne-oficiala ŝajnsufikso (protozoo, sporozoo).

Por eviti miksaĵon inter la du signifoj, preferindas anstataŭi "zoo" per "bestoĝardeno" kiam temas pri la unua signifo. Anstataŭ la internacian ŝajnafikson "zoo" oni ofte povas uzi la radikon "best/" kiel parton de Esperanta kunmetaĵo (ekzemple "bestoscienco" kaj "bestoteĥniko" anstataŭ "zoologio" kaj "zooteĥniko").

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads