Zulua lingvo

lingvo parolata en orienta Sud-Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia

Zulua lingvo
Remove ads

La zulua (isiZulu) estas la lingvo de la zuluoj, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, la plejparto de kiuj (>95%) loĝas en la respubliko de Sud-Afriko. La zulua estas la plej vaste parolata afrikdevena lingvo en tiu lando. Laŭ Ethnologue (2005), 24% el la loĝantaro parolas ĝin, kaj pli ol 50% komprenas ĝin. Ĝi estas unu el la 11 oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ekde 1994, kiam la apartisma sistemo falis.

Thumb
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Nguni • Zunda ...

La lingvo estas uzata ankaŭ en Bocvano, Lesoto, Malavio, Mozambiko kaj Svazilando.

La zulua estas aglutina lingvo de la subgrupo de nguni-lingvofamilio ene de la bantu-lingvoj. Malmulte oni scias pri la historio de la lingvo, ŝajnas ke ĝi ekzistas kiel lingvo ekde la 16-a jarcento.

La lingvokodo (ISO 639) estas "zu" aŭ "zul".

Remove ads

La lingvo

Fonologio

La zulua, kiel ankaŭ la kosa kaj la sesota (najbaraj nguni-lingvoj) kaj la piĝino Fanagalo uzas klaketojn. Tiu trajto ne estas kutima por bantuaj lingvoj. Ĝi estas rezulto de influo flanke de kojsanaj lingvoj.

La tri bazaj klaketoj de la zulua estas:

  • c - klaketo denta, notita [ǀ]
  • q - klaketo post-alveola, notita [ǃ]
  • x - klaketo alveola flanka, notita [ǁ]

Ĉiu baza klaketo povas esti modifita per aspiro aŭ sonorigo, tiel la nombro de klaketoj multobliĝas.

Substantivoj

La zulua substantivo enhavas ĉefe du partojn, la prefikson kaj la radikon. La prefikso ebligas ordigon de la substantivoj en substantivgrupoj.

Kelkaj ekzemploj

  • umuntu (homo), abantu (homoj)
  • ugogo (avino), ogogo (avinoj)
  • igama (nomo), amagama (nomoj)
  • inhlanzi (fiŝo), izinhlanzi (fiŝoj)

Verboj

La zulua verbo enhavas, kontraŭe al la substantivo varian nombron de partoj, kiuj estas kunmetitaj laŭ indikita sekvo.

Simplaj verbradikoj ne enhavas aliajn sufiksojn kiuj modifos la signifon de la verbo. Interalie:

  • -w- (fali)
  • -dl- (manĝi)
  • -enz- (fari)
  • -nqamul- (rompi)
  • -os- (rosti)
  • -siz- (helpi)

Pliigitaj verbradikoj devenas el simplaj verbradikoj post aldono de sufiksoj kiuj ŝanĝas la signifon. Tio estas montrita helpe de la verbradiko "-enz-" (fari) kaj de la plej komunaj aldonoj:

  • -enz- (fari)
  • -enzan- (fari iun kune)
  • -enzek- (esti fareble)
  • -enzel- (fari ion por iu)
  • -enzis- (farigi)
  • -enziw- (esti farita)

Ekzemploj

  • Uyahamba. (Li iras.)
  • Uhamba kusasa. (Li iros morgaŭ.)
  • Akahambi. (Li ne iras.)
  • Uyangisiza. (Li helpas min.)
  • Ungisiza namhlanje. (Li helpas min hodiaŭ.)
  • Akangisizi. (Li ne helpas min.)
Remove ads

Literaturo

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads