-la
From Wiktionary, the free dictionary
Remove ads
finna
Sufikso
-la ( fi , UF )
| Signifoj |
- -ej-
- (-ej-); kreas loknomon
- (-ej-); kreas familinomon
- mäki -> Mäkelä kun asimilo
- paja -> Pajala sen asimilo
- Rimarkoj: Multaj familinomoj, kiuj finas -la/-lä transpreniĝis el bienaj nomoj, do la biena nomo iĝis ankaŭ familinomo de loĝantoj de la bieno. Ekzemple la sufikso estas ligita al vorto inspirita de pejzaĝo en la areo (mäki (monteto) -> Mäkelä, joki (rivero) -> Jokela, koski (rapidfluo) -> Koskela) aŭ de tie ordinara planto (kuusi (piceo) -> Kuusela, koivu (betolo) -> Koivula) por la bieno kaj sekve eĉ kiel familinomo por la loĝantoj. Aŭ la sufikso estas ligita al antaŭnomo de la majstro de la bieno, Juha -> Juhala por la bieno kaj sekve eĉ kiel familinomo por la loĝantoj. Tiel estiĝis ekzemple sekvaj finnaj familinomoj: Anttila, Askola, Eerola, Einola, Erkkilä, Eskola, Hannula, Heikkilä, Jaakkola, Juhala, Juhola, Jussila, Kallela, Laurila, Markkula, Markuksela, Marttila, Mattila, Mikkola, Ollila, Paavola, Panula, Pekkala, Penttilä, Rekola, Ristola, Simola, Taavettila, Taavila, Tommila, Tuomaala, Tuomola, Yrjölä.

- Rimarkoj: Pro vokala harmonio disponeblas du formoj de ĉi tiu sufikso, nome -la kaj -lä, la signifo estas sama.
| Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
Vortfaradoj kun U "-la" (5)
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads