Pliaj informoj Kazo, Ununombro ...
| Kazo |
Ununombro |
Plurnombro |
| Nominativo |
- |
-j |
| Akuzativo |
-n |
-jn |
Fermi
- El la antikva-greka akuzativo ununombra ν n.
 | Signifoj |
- indikas akuzativon ĉe substantivoj, adjektivoj, pronomoj, kaj certaj tabelvortoj (tiuj kiuj finiĝas per vokaloj -o, -u, -a), uzenda se la koncerna vorto estas objekto de transitiva verbo
- Rimarko: se vorto estas en pluralo, tiam finaĵo "n" sekvu pluralan montrilon "-j": Tio estas mia hundo. Mi havas du hundojn.
- Vidu ankaŭ: na (akuzativa prepozicio)
- indikas aliran pseŭdoakuzativon ĉe la supraj specoj de vortoj kiam ili havas lokan sencon, kaj ankaŭ ĉe adverboj kaj tabelvortoj kiuj finiĝas per vokalo -e, por ŝanĝi signifon de statika signifo al dinamika alira signifo
- Mi estas hejme -> Mi biciklas hejmen (mi biciklas al-hejme)
- La muso kuras sub la tablo (ĝi estas sub la tablo, kuranta) -> La muso kuras sub la tablon (ĝi kuris al la spaco sub la tablo)
- Vidu ankaŭ: de (prepozicio de inter aliaj dinamika forira signifo)