atingi
From Wiktionary, the free dictionary
Remove ads
Esperanto
Verbo
atingi
- Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion.
- Post kelkaj horoj ni atingos la urbon.
- Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
- La hundoj kuratingis la ŝteliston.
- La urbeto estas malfacile atingebla.
- Okupi spacon ĝis la limo, etendiĝi ĝis iu loko aŭ tempo.
- La arbaro atingas ĝis la lago.
- Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan.
- Afabla vorto pli atingas ol forto.
- Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo.
- Ne ĉiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto.
- Sukcesi fari, ke io okazu.
- Vi ne sukcesos atingi, ke ŝi enamiĝu al vi!
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads