boli

From Wiktionary, the free dictionary

Remove ads
La paĝo enhavas artikolojn
pri kelkaj lingvoj.

Esperanto

 Verbo

Pliaj informoj Tenso, Estinteco ...
Vorterseparo

bol + i

Signifoj

  1. Varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco (se paroli pri likvo):
    Pura akvo bolas en la temperaturo de 100 Celsiaj gradoj.
    Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
    La akvo jam bolegas. Sed la bolilo ial ne malŝaltiĝas aŭtomate.
    Matene ni manĝis boligitajn ovojn.
    La lakto postulas nur ekbolon.
  2. Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo:
    Ekvidinte ŝin mi eĉ bolis pro ĝojo.
    Sango bolas, juneco petolas.
    Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
    Ĉe la demando pri knabinoj la sango ekbolis ĉe li.
  3. Esti tre vigla, fervori:
    La laboro bolas.
    Mi estas plena je bolanta energio.

Tradukoj

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „boli“.
Remove ads

hispana

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads