konservi

From Wiktionary, the free dictionary

Remove ads

Esperanto

 Verbo

Pliaj informoj Tenso, Estinteco ...
  1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io.
    Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
    Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton.
    Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
    Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon.
    Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj).
  2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ.
    Ŝi konservis sian junecon kaj belecon.
    Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
    Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie.
    Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. (Zamenhof proverbo)
  3. Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo.
    Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn?
    Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj.
    Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino.
    Konservas eĉ karbo la strukturon de l'arbo. (Zamenhof proverbo)

Tradukoj

Referencoj kaj literaturo
Remove ads

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads