radio
From Wiktionary, the free dictionary
Remove ads
Esperanto
Substantivo
| Signifoj |
- (optiko) elsendaĵo konsistanta el videbla lumo; rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo
- La radioj de la matena suno (sunradioj) ĝenis dormi.
- Multegaj steloj radias el la ĉielo.
- Mi starigis la floron ĉe la fenestro por ke sunlumo povu priradii ĝin.
- (fiziko) nevidebla elsendaĵo konsistanta el elektromagnetaj ondoj aŭ subatomaj partikloj kiu (plej ofte) rektlinie traflugas la spacon kaj transportas energion
- Kosmaj radioj enhavas tre energiriĉajn partiklojn.
- Oni traktas kanceron per iksa surradiado.
- io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo
- Ni promenis en aleoj, aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ la fontano.
- resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo
- La lasta radio de espero jam estingiĝis.
- Ŝia radia rideto plibonigis mian humoron.
- Ilia respondo ne lasis al mi eĉ radieton de espero.
- La vizaĝo de la knabineto disradiis la bonvolemon.
- (amaskomunikado) dissendado de sonaj enhavoj
- Ĉu vi jam aŭdis la lastan radioelsendon?
- (amaskomunikado) radiostacio
- (amaskomunikado; tekniko) radioricevilo, radioaparato
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |
Remove ads
angla
Substantivo
| Angla substantivo English noun | |
| Singularo | Pluralo |
| radio | radios |
| Signifoj |
- (amaskomunikado) radioricevilo
- Sinonimoj: radio receiver
- (amaskomunikado) radiofonio
indonezia
Substantivo
| Signifoj |
- (amaskomunikado) radioricevilo
sveda
Substantivo
- (en) radio, radion
| Signifoj |
- (amaskomunikado) radioricevilo
- Sinonimoj: radiomottagare, radioapparat
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads