Luvro
muzeo en FrancioLuvro estas unu el la plej famaj muzeoj en la mondo, kaj certe la plej konata en Parizo. Filipo la 2-a konstruis la unuan kastelon sur la loko en 1190, por defendi Parizon kontraŭ atakantaj vikingoj. La nun ekzistanta parto de la konstruaĵo komenciĝis en 1546. Henriko la 4-a, grava mecenato de la artoj, kreis la Grandan Galerion. La konstruado daŭris ĝis la epoko de Napoleono la 3-a, kaj finiĝis nur en 1857. La Luvro transformiĝis de reĝa palaco kaj galerio al publika muzeo kaj galerio dum la Franca Revolucio, je la 8-a de novembro, 1793.
Read article





