Profeto estas homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesaĝojn.
Citaĵoj
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«[…] profetaĵoj estas laŭsence projekcioj de nekonscio, antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la solvo estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al gravedo de Virgulino [Jesaja, 7:14].»
«Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venontaj militoj naciecaj.»
«Se vi vere interesiĝas pri religio, legu la profetojn anstataŭ aŭskulti banalaĵojn.»
—Karolo Markso,al sia edzino, frekventinta lekciojn de liberala edifanto
Eric Hoffer
«Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivohomoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj.»