Bestoĝardeno aŭ zoologia ĝardeno (mallongigite zoo) estas kolekto de vivantaj, origine sovaĝaj, bestoj, kaptitaj en kaĝoj aŭ malantaŭ vitro por montri al la publiko. Pli kaj pli da bestoĝardenoj ankaŭ celas helpi pluvivi certajn speciojn kiujn minacas formorto. Tiaj bestoĝardenoj provas bredi bestojn kaj poste liberigi ilin en la medio.
- "Zoo" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Zoo (apartigilo).
En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 3000 bestoĝardenoj.
Esperanta vorto "zoo"
Zoo povas esti mallongigo de zoologia ĝardeno. Ĝi ankaŭ estas internacia afikso el la malnovgreka lingvo kun la signifo "besto", do en Esperanto ĝi aperas kiel ne-oficiala ŝajnprefikso (zoologio, zooteĥniko, zooforma ktp) kaj foje kiel ne-oficiala ŝajnsufikso (protozoo, sporozoo).
Por eviti miksaĵon inter la du signifoj, preferindas anstataŭi "zoo" per "bestoĝardeno" kiam temas pri la unua signifo. Anstataŭ la internacian ŝajnafikson "zoo" oni ofte povas uzi la radikon "best/" kiel parton de Esperanta kunmetaĵo (ekzemple "bestoscienco" kaj "bestoteĥniko" anstataŭ "zoologio" kaj "zooteĥniko").
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.