Ĉeĥa Esperanto-Asocio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj[mankas fonto], kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). La asocio eldonas la trimonatan revuon Starto. Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
Rapidaj faktoj Český esperantský svaz ...
Ĉeĥa Esperantista Asocio | |
---|---|
Český esperantský svaz | |
Lando | Ĉeĥio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1901 / 1969 |
Fermi