Ĉeĥa Esperanto-Junularo
organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Ĉeĥio, landa sekcio de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ; ĉeĥe Česká esperantská mládež, z. s.) estas organizaĵo de junaj ĉeĥaj esperantistoj kaj landa sekcio de TEJO en Ĉeĥio. Ĝi estas fondita en 2005 fare de studentoj Marek Blahuš, Dagmar Chvátalová kaj Tomáš Břicháček, kaj daŭrigas la tradicion de organizita junulara esperantista movado en la regiono de Ĉeĥio, kiu daŭras jam ekde la jaro 1969, kiam fondiĝis junulara komisiono ene de la tiam fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Ĉeĥa Esperanto-Junularo | |
---|---|
Česká esperantská mládež | |
Lando | Ĉeĥio |
Prezidanto | Paulína Jalakšová |
Vicprezidanto | Václav Zouzalík |
Sidejo | Brno, Ĉeĥio |
Interretejo | mladez |
Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas registrita asocio laŭ ĉeĥia leĝaro. Ĝiaj membroj estas ordinaraj membroj (aĝlimo 10 ĝis 29, inkluzive), kunlaborantoj (kiuj ne plenumas la aĝliman kriterion) kaj honoraj membroj. Je la 26-a de januaro 2011 havis Ĉeĥa Esperanto-Junularo 118 membrojn, el tio 94 sub la aĝo de 30 jaroj.[1] Sidejo de la asocio estas en Brno, kien ĝi translokiĝis la 22-an de marto 2011 el Světlá nad Sázavou. Estante aparta asocio, Ĉeĥa Esperanto-Junularo tamen tenas specialajn kunlaborajn rilatojn kun la ĉefa esperanto-organizaĵo de la lando, la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.