Ĉaturango
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉaturango estas la plej malnova varianto de ŝako de ĉirkaŭ 600 p.K.. Ĝi eble estas la deveno de ŝako, ĉina ŝako, ŝogio kaj aliaj ŝakaj variantoj. La nomo devenas el la sanskrita lingvo kiu signifas "dividita en kvar partoj", t.e. infanterio, rajdistaro, elefantoj kaj militveturiloj; antaŭbildojn de hodiaŭaj ŝakaj peonoj, ĉevaloj, kurieroj kaj turoj.
Rapidaj faktoj tabulludo • mensludo • Ŝaka variaĵo ...
Ĉaturango | ||
---|---|---|
tabulludo • mensludo • Ŝaka variaĵo | ||
Fermi
La reguloj de la ludo similas al tiuj de la moderna versio. Ludantoj uzas tradician 8x8 tabulon, tamen, oni uzas malsaman pecaron.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La elira pozicio de Ĉaturango.[1] La Rajaj ne alfrontas unu la alian; la blanka Raja startas ĉe la ĉelo 'e1' kaj la nigra Raja ĉe la ĉelo 'd8'. |
La ĝustaj reguloj de Ĉaturango estas nekonataj. Ŝakaj historiistoj supozas, ke la ludo havis similajn regulojn al tiuj de sia posteulo Ŝatranĝo. Aparte, ekzistas necerteco pri la movoj de la Gaja (elefanto), kiu estas la pioniro de la modernŝaka kuriero.