Česká Lípa
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Česká Lípa (germane Böhmisch Leipa, en jidiŝo לעיפן[1] Lejpn[1] aŭ לייפען[2] Lípen[2], hebree לייפא Lípa[3]) estas urbo situanta en la norda parto de Ĉeĥio en la regiono Liberec, 63 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago, en valo de la rivero Ploučnice. Ĝi estas industria centro kaj fervoja vojkruciĝo kaj centro de la turisma regiono České středohoří (Bohemia mezmontaro). La urbokerno estas proklamita kiel urba monumenta zono. Vivas ĉi tie 37 483 loĝantoj (2024).
Česká Lípa | |||
germane Böhmisch Leipa | |||
urbo | |||
Urbodomo en Česká Lípa | |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká Lípa | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Česká Lípa | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Konata loko | Lipý burgo | ||
Rivero | Ploučnice | ||
Situo | Česká Lípa | ||
- alteco | 258 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 41′ 19″ N 14° 32′ 19″ O (mapo) | ||
Areo | 63,24 km² (6 324 ha) | ||
Loĝantaro | 37 483 (2024) | ||
Denseco | 592,71 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1263 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 470 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 561380 | ||
Katastraj teritorioj | 14 | ||
Partoj de urbo | 14 | ||
Bazaj setlejunuoj | 48 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Česká Lípa | |||
Retpaĝo: www.mucl.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Krom la kerna urbo Česká Lípa, al la teritorio apartenas la urbopartoj Častolovice, Dobranov, Dolní Libchava, Dubice, Heřmaničky, Lada, Manušice, Okřešice, Písečná, Stará Lípa, Vítkov, Vlčí Důl kaj Žizníkov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kvítkov, Zákupy, Stružnice, Provodín, Sosnová, Skalice u České Lípy, Horní Libchava, Nový Bor kaj Svojkov.