Česká Ves
From Wikipedia, the free encyclopedia
Česká Ves (en traduko Ĉeĥa Vilaĝo) estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en norda cismontaro de montaro Hrubý Jeseník, en valo de rivereto Bělá. La suda parto de la vilaĝo rekte ligas al distrikta urbo Jeseník, norde ĝi malproksimas de ŝtatlimo kun Pollando 13 km. La valo estas borderita de arbarkovritaj montetoj, kiu nordokcidente apartenas al terlangoj de montaro Riĥleba montaro. Vivas ĉi tie 2 336 loĝantoj (2024).
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Jeseník. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Česká Ves (apartigilo).
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Česká Ves | |||
germane Böhmischdorf, pole Czeska Wieś | |||
municipo | |||
Vido el belvedero sur Zlatý Chlum al Česká Ves | |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká Ves | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Jeseník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Riĥleba montaro | ||
Rokaro | Čertovy Kameny | ||
Riveroj | Bělá, Vidnavka | ||
Situo | Česká Ves | ||
- alteco | 399 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 15′ 18″ N 17° 12′ 47″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Studniční vrch | ||
- alteco | 992 m s. m. | ||
Katastro | 24,51 km² (2 451 ha) Česká Ves | ||
Loĝantaro | 2 336 (2024) | ||
Denseco | 95,31 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1416 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 81 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 569356 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Česká Ves | |||
Retpaĝo: www.cves.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, Lipová-lázně, Vápenná, Stará Červená Voda, Mikulovice, Jeseník kaj Supíkovice.