Ĝaimini
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝaimini estis antikva fakulo de Hindio kiu fondis la Mimamsan skolon de Hindua filozofio. Li estis disĉiplo de saĝa Veda Vjaso, nome filo de Paraŝara. Tradicie atribuita al la aŭtoro de Mimamsa Sutra [1][2] kaj de Ĝaimini Sutra.[3][4] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke li loĝis ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.K.[5] Lia skolo estas konsiderata neteisma,[6] sed skolo kiu emfazis ritajn partojn de Vedoj kiel esenca al Darmo.[7]
La guruo de Ĝaimini estis Badaraĝana,[2] tiu lasta fondis la Vedantan skolon de Hindua filozofio, emfaze al la partoj pri sciaro de la Vedoj, kaj konsiderata aŭtoro de Brahma Sutra.[8] Kaj Badaraĝana kaj Ĝaimini citis unu la alian kiam ili analizis la teoriojn de la aliaj, Badaraĝana emfazis la sciaron dum Ĝaimini emfazis ritojn, foje interkonsente, foje malkonsente, ofte antitezo unu de la alia.[8]
La kontribuoj de Ĝaimini al teksta analizo kaj ekzegezo influis aliajn skolojn de Hindaj filozofioj, kaj la plej studita "bhasja" (revizioj kaj komentaroj) pri la tekstoj de Ĝaimini estis farita de fakuloj nome Ŝabara, Kumarila kaj Prabhakara.[9]