urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵitomir aŭ Ĵitomiro (ukraineЖитомир, poleŻytomierz) estas urbo en Ukraino, unu el plej malnovaj urboj de Kieva Rus. Ĝi situas en Polesa regiono de Volinio, en norda parto de Ukrainio. Ĝi estas administrativa centro de Ĵitomira oblasto kaj Ĵitomira regiono. La loĝantaro en 2021 estis 263 507 homoj, la teritorio ĉirkaŭ 6500 hektaroj.
Nokte la 20/21-an de februaro2014 loĝantoj de la urbo faligis monumenton de Lenino, estanta unu de la lastaj simboloj de komunismo en la urbo. Tio okazis dum la protestoj kontraŭ la regado de Viktor Janukoviĉ, konataj kiel Eŭromajdano / Jevromajdan (Eŭropa placo).