urbo en Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝahrud (perse شاهرود) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Semnano, en norda Irano.
Ŝahrud · | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Semnano | ||
Telefonkodo | 023 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 129 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 25′ N, 54° 59′ O (mapo)36.41805555555654.976388888889 [+] | ||
Alto | 1 351 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shahrud [+] | |||
Ŝahrud situas en baseno sur altebenaĵo 140 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Semnano (urbo), nur 65 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Gurgano, 328 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 474 kilometrojn de Esfahano . Norde troviĝas montaro Elborz, sude la aridaj salaj dezertoj. La rivero Taŝ transirinta la urbon finiĝas en la dezerto.
Ŝahrud situas laŭ la iama Silka Vojo. Arkeologoj trovis ok mil jarajn spurojn en 2006 en apudaĵo de Ŝahrud. En la proksimeco estis historia urbeto Bastam fondita en nekonata tempo. Paralele Ŝahrud estis nur vilaĝo kun du malnovaj kasteloj. Bastam malkreskis dum la mongola epoko kaj Ŝahrud poste prenis sian lokon kaj absorbis Bastam. Ŝahrud estis deklarita urbo en 1925.
En Ŝahrud islama, medicina kaj teknologia universitatoj funkcias.
Ŝahrud estas konata pro unikaj specoj de vinberoj, kiuj estas kultivitaj en la apudaĵo.
Ŝahrud situas proksimume en mezo de fervoja linio Teherano-Afganistano. Ankaŭ ĉefvojoj kuras al tiuj lokoj, krome estas aliaj 2 ĉefvojoj al Gurgano kaj Esfahano.
Ŝahrud situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSk) kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Precipitaĵo estas tre malalta, jare po 168 mm plejparte vintre kaj printempe. La jara averaĝa temperaturo estas 14,7 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.