From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝaktismo (en Sanskrito: Śāktaḥ, laŭvorte "doktrino de energio, povo, eterna diino") estas grava sekto de Hinduismo, en kiu la metafizika realo estas konsiderata metafore virino kaj ŝaktio estas konsiderata kiel suprema dio. Ĝi inkludas multajn diinojn, ĉiuj konsiderataj aspektoj de la sama suprema diino.[1][3] Ŝaktismo havas diversajn sub-tradiciojn, game el tiuj fokusaj al la gracia Parvati ĝis tiu de la perfortema Kali.[4][5]
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
La Sruti kaj Smriti tekstoj de Hinduismo estas grava historia kadro de Ŝaktisma tradicio. Aldone, ĝi adoras tekstojn kiel Devi Mahatmja, Devi-Bagavata Purano, Bagavata Purano kaj Ŝaktaj Upaniŝadoj same kiel la Devi Upaniŝadoj.[6] La Devi Mahatmja partikulare, estas konsiderata en Ŝaktismo tiom grava kiom la Bagavadgito.[7]
Ŝaktismo estas konata pro siaj variaj sub-tradicioj de Tantro,[8] same kiel pro galaksio de diinoj kun iliaj respektivaj sistemoj. Ĝi konsistas el Vidĝapitha kaj Kulamārga. La panteono de diinoj en Ŝaktismo kreskis post la dekadenco de Budhismo en Barato, kiam Hinduismaj kaj Budhismaj diinoj estis kombinitaj por formi la "Mahavidĝa", nome listo de dek diinoj.[9] La plej oftaj aspektoj de Devi troveblaj en Ŝaktismo estas Durgo, Kali, Sarasvatio, Lakŝmio, Parvati kaj Tripurasundari.[3] La diin-fokuzita tradicio estas tre populara en Nordorienta Barato partikulare en Okcidenta Bengalo kaj Asamo, kie oni celebras festivalojn kiel Durga puja, kiu estas populara en Okcidenta Bengalo.[4] La ideoj de Ŝaktismo influis super Viŝnuismo kaj Ŝivismo, en kiuj la diino estas konsiderata Ŝakti/Energio de Viŝnu kaj Ŝiva respektive, kaj adorita elstare en nombraj Hinduismaj temploj kaj festivaloj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.