Ŝtatoj de Barato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Barato estas federacia unio de ŝtatoj respektive subŝtatoj[1] kiu enhavas 29 ŝtatojn/subŝtatojn kaj 7 teritoriojn. Kaj la (sub)ŝtatoj kaj la teritorioj estas krome subdividataj en distriktoj kaj krome en pli malgrandaj subdividoj.[1] En Esperanto oftas kaj sencas la uzo de vortumo "subŝtatoj", por diferencigi tiujn ŝtaterojn de suverenaj ŝtatoj kun membrorajto en Unuiĝintaj Nacioj, sed formale laŭ la Esperanto-vortaroj permesatas ankaŭ nomi la ŝtaterojn "ŝtatoj kaj teritorioj".