mezurunuo de maso; 14 funtoj aŭ 6,35 kilogramoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtono estas imperia mezurunuo de maso kiu egalas al 14 funtoj, aŭ 6,35029 kg.
Ĝenerale, ŝtono kiel masunuo estas uzata nur en Britio kaj Irlando, kaj antaŭe en kelkaj landoj de la Brita Komunumo de Nacioj. Ĝi valoras 14 internaciajn funtojn, aŭ 6,35029 kg. Ĝia mallongigo estas st.
Ĉiutage, la ŝtono estas preskaŭ ekskluzive uzata por eksprimi homan korpan pezon, ekzemple en la angla oni dirus: "I weigh 11 stone 4" por diri "mi pezas je 11 ŝtonoj kaj 4 funtoj". Tamen, kilogramoj estas uzataj en medicinaj kaj teknikaj fakoj.
Strange, la usonanoj kaj kanadanoj ne uzas ŝtonojn por korpa pezo, nur funtojn. 158 funtoj egalas al 11 ŝtonoj 4, sed la du metodoj ne estas facile interkompreneblaj inter la du flankoj de la Atlantiko, sen mensa aritmetiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.