Mezurunuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mezurunuo estas unuoj por mezuri.
Ĉefaj sistemoj de mezuro nuntempe estas:
- Sistemo Internacia de Unuoj - SI, la nuna metra sistemo
- CGS - alia metra sistemo
- Imperia sistemo - la angla sistemo de la brita imperio kaj Usono
Antikvaj sistemoj
- romia mezuro
- greka mezuro
- juda mezuro
- babilonia mezuro
- brazila tradicia mezuro
Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo sugestas du trajtojn rilate al la historia kreado de mezurunuoj, nome jenaj:
- la mezepokaj mezurunuoj ne havis precizajn valorojn kaj krome tiuj ŝanĝiĝis laŭ la tempo kaj loko, kaj
- multaj mezurunuoj rilatis al korpopartoj, nome colo, fingro, polmo, futo, klafto, paŝo, ulmo, dum aliaj spegulas la tempojn de la vojaĝanto, ekzemple la dumlonga uzado de tago kiel distanca mezurunuo, sed en lia kunteksto ĝi povus aludi al veturo piede, ĉevale, kamele ktp. [1]
Remove ads
Kelkaj derivitaj aŭ ne-metraj mezurunuoj

Remove ads
Diversaj
- La steno (mallongigo: sn) estas malnova mezurunuo de forto, egalanta 1000 neŭtonojn.
- Voltampero kun la simbolo VA estas la laŭleĝa mezurunuo por la elektra ŝajna povumo.
- Var (simbolo: var) estas en elektrotekniko la laŭleĝa mezurunuo por la blinda povumo. Laŭ la Internacia sistemo de unuoj la Vato estas difinita kiel la unuo de povumo. En elektrotekniko kiel aparta unuo por la blinda povumo estas uzata la Var kaj por por la ŝajna povumo la VA; la Vato estas uzata nur por la aktiva povumo.
Vidu ankaŭ
- Sistemo Internacia de Unuoj
- Unua konvertiĝo per faktoro-marko
Eksteraj ligiloj
En Esperanto
- SI, Sistemo Internacia de mezur-unuoj - [en STEB]
Alilingve
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads