Cikloheksila izovalerato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cikloheksila izovalerato aŭ cikloheksila izopentanato estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la esteroj, rezultanta el interagado de la izovalerata acido kaj cikloheksanolo. Cikloheksila izovalerato estas senkolora likvaĵo kun agrabla odoro, nesolvebla en akvo sed solvebla en alkoholoj, oleoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Cikloheksila izovalerato prezentas izovaleratan grupon ligitan al cikloheksila grupo. Ĝi konsistas je 11 karbonatomoj, 20 hidrogenatomoj, 2 oksigenatomoj kaj posedas antifungajn kaj antimikrobajn proprecojn.
Cikloheksila izopentanato | ||
Kemia formulo | C11H20O2 | |
Cikloheksila izopentanato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 7774-44-9 | |
ChemSpider kodo | 253449 | |
PubChem-kodo | 287439 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun fruktodoro[1] | |
Molmaso | 184,279g mol−1 | |
Denseco | 0,925 g/cm−3[2] | |
Bolpunkto | 220,6°C [3][4] | |
Refrakta indico | 1,4410[5] | |
Ekflama temperaturo | 87,2°C [6] | |
Solvebleco | Akvo:<0,1 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | >5000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |