Denny Vrandečić
komputilisto kroata / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zdenko "Denny" Vrandečić (naskiĝis la 27-an de 1978 en Stuttgart, Germanio) estas kroata-usona komputosciencisto, kunprogramisto de Semantic MediaWiki (SMW), kiu estis ankaŭ la inspirfonto por Vikidatumoj (Wikidata)[1]. Vrandečić estas iniciatinto-gvidanto de la projekto Abstrakta Vikipedio kaj de la rilata projekto Vikifunkcioj (Wikifunctions), kiu celas uzi strukturitajn datumojn de Wikidata por krei plurlingvan, maŝinostiritan scioplatformon. En lia eseo kiel kontribuaĵo al la 20-a datreveno de Vikipedio, Vikipedio@20 - Rakontoj de Nefinita Revolucio, li ellaboras kaj teknikan kaj propran rezonadon pri la urĝeco por vikipediaj eldonoj de pli malgrandaj lingvoj kaj por pli grandaj lingvoj [2][3].
Denny Vrandečić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zdenko Vrandečić |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1978 (1978-02-27) (46-jaraĝa) en Stutgarto, Okcidenta Germanio |
Lingvoj | angla • germana • kroata |
Loĝloko | Areo de la Golfo de San-Francisko |
Ŝtataneco | Kroatio • Usono |
Alma mater | Karlsruhea Instituto de Teknologio • Universitato de Stutgarto • Universitato de Stutgarto • Geschwister-Scholl-Gymnasium Sillenbuch |
Familio | |
Edz(in)o | Kamara Vrandečić |
Okupo | |
Okupo | programisto • komputosciencisto • rezida vikimediisto • vikipediisto • vikimediano |
Verkoj | Vikidatumoj Semantic MediaWiki KIT Linked Open Numbers Abstrakta Vikipedio |
TTT | |
Retejo | http://simia.net/wiki/Denny http://simia.net |
Vrandečić ankaŭ laboras ĉe la Fondumo Vikimedio kiel administranto de specialaj projektoj kaj strukturitaj enhavoj[4]. En 2008, li estis la gvidanto de la scienca programo Vikimanio. En 2015 kaj 2016, Vrandečić estis elektita al la direktoraro de la Fondumo Vikimedio.