Karikacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La karikacoj[2] (latine Caricaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo brasikaloj (Brassicales). Ĝi enhavas 5 ĝis 6 genrojn kaj ĉirkaŭ 50 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kariko[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Karikacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
papajo (Carica papaya), kun nematuraj fruktoj | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kariko Carica L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
La plantoj de tiu neotropisa kaj afrotropisa familio kreskas nature en tropikaj regionoj de Centra kaj Sudameriko kaj Afriko. Ili estas mallongavivaj arbustoj aŭ arbetoj inter 5 kaj 10m altaj kaj iliaj fruktoj estas ofte manĝeblaj.