Natria askorbato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Natria askorbato, askorbato de natrio aŭ C5H5O5CH2ONa estas minerala salo de askorbata acido aŭ Vitamino C. Kiel natria salo de askorbata acido, ĝi konatas kiel minerala askorbato[1]. Natria askorbato provizas 131 mg da natrio po 1000 mg da askorbata acido, stekiometrie, 1 g da natria askorbato enhavas 889 mg-ojn da askorbata acido kaj 111 mg-ojn da natrio.
Vidu ankaŭ: Kalia askorbato, Kalcia askorbato, Litia askorbato, Metila askorbato, kaj Etila askorbato
Natria askorbato | ||
Bastona kemia strukturo de la Natria askorbato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Natria askorbato | ||
Natria askorbato estas komerce akirebla. | ||
Blankaj kristaloj de natria askorbato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Askorbato de natrio | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 134-03-2 | |
PubChem-kodo | 23667548 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | tre etaj blankaj ĝis flavaj kristaloj, senodoraj | |
Molmaso | 198.11 g mol−1 | |
Fandopunkto | 218 °C (424 ℉; 491 K) (malkomponiĝas) | |
Solvebleco | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314, H318, H320 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P241, P262, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+312, P305+351+338 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kiel nutro-aldonaĵo, ĝi identiĝas kiel E301 kaj uzatas kiel antioksidanto kaj acida kontrolanto. Ĝi estas aprobita kiel nutro-aldonaĵo en Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. En studoj "en vitro", natria askorbato montriĝis tre efika kontraŭ la citotoksaj efektoj de pluraj grupoj da malignaj ĉeloj, inkluzive de melanomaj ĉeloj kiuj estas aparte impreseblaj.