Bariloĉe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bariloĉe, aŭ en hispana Bariloche, aŭ San Carlos de Bariloche estas urbo situanta en la provinco Río Negro, Argentino, kaj la ĉefurbo de la Departemento Bariloĉe.
Bariloĉe | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | R8400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 112 887 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 512 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 9′ S, 71° 18′ U (mapo)-41.15-71.3 [+] | ||||
Alto | 1 093 m [+] | ||||
Areo | 220,27 km² (22 027 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Carlos de Bariloche [+] | |||||
Bariloĉe estas la turisma celo plej vizitata de tuta la Patagonio kaj tria je landa nivelo. Estas la argentina urbo plej loĝata de la Patagoniaj Andoj. Estas situanta en la Nacia Parko Nahuel Huapi, en la sudokcidento de la provinco Río Negro, ĉe la Andoj, ĉe la suda bordo de la lago Nahuel Huapi, je 832 km de Viedma.
Ties naturaj rimedoj, kiuj inkludas lagojn, arbarojn kaj montojn, kaj ties famaj skiejoj estas la ĉefaj allogoj kaj ekonomia vivrimedo de tiu urbo. Ĝi estis foje konsiderata de kelkaj fontoj kiel dua celo por skiado je monda nivelo.[1]
Bariloĉe estas krome unu el ĉefaj sciencaj kaj teknologiaj centroj el Latinameriko.
Plej el la konstruaĵoj origine estis el ligno, laŭ konstrustilo inspirita el alpaj kaj centreŭropaj modeloj, ĉar la unuaj blankuloj kiuj setlis en la areo estis enmigrintoj de germana deveno.