Sinapila aldehido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sinapila aldehido aŭ C11H12O4 estas organika kombinaĵo kaj peraĵo en la biosinteza formado de la lignino. Pere de enzima agado eblas produkti la sinapilan alkoholon kaj la sinapatan acidon. Ĝi estas fenola komponaĵo kun malalta molekula pezo povante ekstraktiĝi el korkoj uzataj en vinboteloj. Derivaĵo el la cinamaldehido, sinapila aldehido aŭ sinapaldehido prezentas hidroksilan grupon en la pozicio 4-a kaj metoksaj grupoj en la pozicioj 3-a kaj 5-a de la benzena ringo. Ĝi agas kiel fungicido kaj baktericido en plantaj metaboloj. Sinapaldehido ankaŭ posedas antioksidigajn kaj kontraŭmaljunigajn proprecojn protektante la ĉelmurojn de la plantoj kontraŭ ekzogenaj atakoj.
Vidu ankaŭ: Sinapata acido, Sinapila alkoholo, Kafeila alkoholo, Kafeila aldehido, kaj Kafeata acido
Sinapila aldehido | ||
Plata kemia strukturo de la Sinapila aldehido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Sinapila aldehido | ||
Sinapila aldehido estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro Senra. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 4206-58-0 | |
ChemSpider kodo | 106501 | |
PubChem-kodo | 5280802 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka aŭ flava solidaĵo | |
Molmaso | 208,2106 g·mol−1 | |
Denseco | 1,195g cm−3 | |
Fandpunkto | 105 °C[1] | |
Bolpunkto | 372,3 °C | |
Ekflama temperaturo | 146 °C | |
Acideco (pKa) | 9,667 | |
Solvebleco | Akvo:0,68 g/L | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |