Svahila lingvo
bantua lingvo de orienta Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La svahila lingvo[1] (malofte sŭahila aŭ suahila[2]; svahile: Kiswahili [elp. kisŭaHIli]) estas bantua lingvo de Svahiloj (ene de la niĝerkonga lingvaro) parolata en Orienta Afriko, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, apudaj insuloj, Ugando, Burundo kaj Ruando kaj en la limaj regionoj de Kongo, Zambio kaj Mozambiko.[3] La nuntempa norma dialekto de la lingvo estas tiu de Zanzibaro, nome insulo ĉe Tanzanio. La svahila ne estas unuforma lingvo ĉar ekzistas diversaj variaĵoj[4]. La nombro de svahil-parolantoj, ĉu kiel gepatra ĉu kiel dua lingvo, estas ĉirkaŭkalkulita je ĉirkaŭ 80 milionoj da personoj.[5]
Svahila lingvo | ||||
Kiswahili | ||||
Regionoj kie homoj parolas la svahilan | ||||
makrolingvo • natura lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Sabaki • Bantua lingvaro | ||||
Parolata en | Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj en limaj regionoj de najbaraj landoj | |||
Parolantoj | proksimume 60 milionoj | |||
Skribo | Latina alfabeto | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Niĝerkonga lingvaro
| ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Tanzanio, Kenjo, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo | |||
Reguligita de | Baraza la Kiswahili la Taifa | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | sw | |||
ISO 639-2 | swa | |||
ISO 639-3 | swa | |||
SIL | SWA | |||
Glottolog | swah1254 | |||
Angla nomo | Swahili | |||
Franca nomo | swahili | |||
Specimeno | ||||
La Patro Nia: Baba yetu uliye mbinguni, | ||||
Vikipedio | ||||
| ||||
Pro komunaj klopodoj fare de la prilingvaj registaraj entoj de Tanzanio, Svahila estas unu el tri oficialaj lingvoj (la aliaj estas la angla kaj la franca) de la Orient-Afrika Komunumo (OAK) kiu kunigas tiuregionajn landojn, nome Burundo, Kenjo, Ruando, Tanzanio, kaj Ugando. Ĝi estas ankaŭ lingvafrankao de aliaj areoj en la regiono de la Afrikaj Grandaj Lagoj kaj Orienta kaj Suda Afriko, inklude kelkajn partojn de Demokratia Respubliko Kongo (DRK), Malavion, Mozambikon, la sudan pinton de Somalio, kaj Zambion.[6][7][8] Svahila estas ankaŭ unu el la laborlingvoj de Afrika Unio kaj de Sudafrika Disvolvokomunumo. La Orient-Afrika Komunumo kreis institucion nomitan la Orientafrika Svahilia Komisiono (OSK) kiu ekoperaciis en 2015. Tiu institucio nuntempe servas kiel la ĉefa ento kiu promocias la lingvon en la Orientafrika mondoregiono, same kiel kunordigas ĝian disvolvigon kaj uzadon por regiona integrigo kaj eltenebla ĝenerala disvolvigo.[9] En ĵusaj jaroj Sudafriko,[10] Bocvano,[11] Namibio,[12] Etiopio,[13] kaj Suda Sudano[14] ekproponis svahilan kiel studobjekton en lernejoj aŭ disvolvis planojn por fari tion.
Ŝikomora (aŭ Komora), oficiala lingvo en Komoroj kaj parolata ankaŭ en Majoto (Shimaore), estas tre rilata al svahila kaj estas foje konsiderata dialekto de svahila, kvankam aliaj fakuloj konsideras ĝin aparta lingvo.[15] En 2022, baze sur la svahila kresko kiel elstara internacia lingvo, Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 7-an de Julio Tagon de la Svahila lingvo omaĝe al la dato kiam Julius Nyerere adoptis la svahilan kiel unuigintan lingvon por la afrikaj luktoj por sendependeco.[16]
Spite sian kondiĉon de afrika lingvo, ĝi ricevis fortan influon de la araba kaj, en la lastaj du jarcentoj, de la angla kaj de la portugala; tiu laste menciita je malplia grado (mvinyo, bendera, meza, limau, por vino, flago, tablo kaj citrono el vinho, bandeira, mesa kaj limão respektive). Tiuj influoj limiĝas tamen al la vortotrezoro, ĉar la gramatiko pluestas absolute bantua. Dum la jarcentoj la svahila estis perdinta la distingon de tonoj. Temas pri lingvo kun gramatiko (sistemo de klasoj) tre regula kun preskaŭ absoluta ekvivalento inter skribado kaj prononcado.